ISO 8859-1

ISO 8859-1
Etendita Askio • IEC standard • normo de ISO vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
Antaŭulo Multinational Character Set
Sekvanto ISO/IEC 8859-2
vdr

ISO/IEC 8859-1 (aŭ ISO 8859-1, Latin-1) estas signara kodo por prezenti en komputilo literojn de okcidenteŭropaj lingvoj kaj aliajn signojn.

ISO 8859-1 uzas 8 bitojn por ĉiu signo. Kodpozicioj 0x00 ... 0x7F estas samsignifaj kiel en ASCII.

Kodoj 0—31 (0x0—0x1F) kaj 127—159 (0x7F—0x9F) ne estas difinitaj.

ISO-8859-1 kiel registrita de IANA en 1992 diferenciĝas de ISO/IEC 8859-1 per tio ke kodpozicioj 0—31 kaj 127—159 estas stiraj, plejparto el ili ne estas uzata. En HTML ISO-8859-1 estas uzata se ne estas skribita io alia (sed en XHTML se ne estas skribita io alia estas uzata UTF-8).

Eblaj nomoj de la kodo laŭ IANA: ISO_8859-1:1987, ISO_8859-1, ISO-8859-1, iso-ir-100, sISOLatin1, latin1, l1, IBM819, CP819.

En Unikodo la 256 unuaj kodpozicioj estas samsignifaj kiel en ISO-8859-1. CP1252 (Windows−1252) diferenciĝas de ISO-8859-1 per tio ke kodnumeroj 128—159 estas uzataj por diversaj signoj. Ofte oni ne distingas kodojn ISO-8859-1 kaj CP1252.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy